ESPERANTO 1 Mazi en Gondolando Deka leciono Kelkaj adresoj n http://la-ondo.rpod.ru/ - “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). n http://www.edukado.net – enhavas i.a. trarigardon de kursoj de Esperanto en lernejoj kun kontaktadresoj. n esp.togo@cafe.tg – kontakto por korespondado en Afriko. n Decembra “Ondo de Esperanto” rete: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-nova.htm n Se vi volus legi la plej novan numeron de FREŜO - vi povas elŝuti ĝin el: http://forum.esperanto.org.pl/viewforum.php?f=10 Rakontu, kio okazis en Gondolando laŭ la scenoj de parto 9. n Kiu serĉis Amindan? n Kie ili serĉis ŝin? n Laŭ kio ili divenis, kion faris Korvaks? n Kien iris Korvaks kaj Trombo? n Kiujn planojn havis Korvaks? n Kiu estas malsata? n Kion ŝatas manĝi Mazi? n Kial li ŝatas manĝi horloĝojn? n Ĉu Karlo estis iam grava? n Kio li estis? n Kion iam Korvaks diris al Karlo? n Kion Karlo kalkulis? § Kio estis Korvaks? § Kio volas esti Korvaks? § Kion rakontis Korvaks al Trombo pri Karlo, Silvja kaj Mazi? § Kion faris komputilo? § Kiu kopio de Silvja amis Korvaks? § Kion faris Aminda? § Kio poste okazis? § Kion trovis kaj kion serĉis Karlo, Silvja kaj Mazi? § Kial Mazi estis malforta? DIALOGOJ Komparacio: pli… ol…; malpli… ol… n Mazi estas pli granda ol Karlo. n Karlo estas malpli granda ol Mazi. Respondu per la tuta frazo. Formu alternativajn demandojn kaj respondojn. n Ĉu vi estas pli alta ol …? n Ĉu ŝi estas pli bela ol …? n Ĉu li estas pli forta ol vi? Sufikso -il- Objekto por fari ion, instrumento, aparato, maŝino. n Montr-il-o, tranĉi-il-o, hak-il-o, seg-il-o, labor-il-o, lud-il-o, komput-il-o, il-o. n Kion oni faras per tranĉilo (hakilo, segilo, laborilo, ludilo)? n Kion montras malgranda montrilo kaj kion granda montrilo de horloĝo? Strukturo: aspekti …-a. Ŝi aspektas ridinda. Kia ŝi aspektas? - Ridinda (Pala). Prepozicioj: kun, de, por, dum n Mi iros kun vi. (Ni iros kune.) n Petro foriris kun amiko. (Ili foriris kune). n Mi revenis de Slovakio. n Mi ricevis tion de Karlo. n Jen la donaco por via patro. Formu demandojn el la frazoj. n Divenu: Kiu besto ĉiam iras n Ĉi tiu libro estas por vi. n Dum la tagmanĝo mi ne ŝatas interparoli. n Dum la paŭzo ni babilis pri Mazi kurso. n Dum Petro laboris, mi ripozis. kun kolego? Sufiksoj -em- kaj -ej- dormema, parolema, babilema, forgesema, plorema, ema. n Se vi ne dormos sufiĉe, vi estos dormema. n La papago de Maria estas tre parolema. n Infanoj estas babilemaj. n Kiu ofte forgesas ion, estas forgesema. n Infano estras plorema. < Ĉu vi emas lerni? enirejo, elirejo, lernejo, ejo. Kie estas la enirejo? – Tie! n Uzu en frazoj: Enirejo de lernejo, elirejo de domo, pordo de kuirejo, iri al naĝejo, granda ludejo, vizito de vinejo / kafejo, bona amuzejo. Akuzativo de mezuro n Kiom rapide vi …-as? n Kiom rapide vi veturas? Mi veturas 80 kilometrojn hore. n Kiom da pomoj vi aĉetas? Mi aĉetas 2 kilogramojn da pomoj. n Kiom longa estas la vojo? Ĝi estas longa 580 metrojn. n Kiom alta vi estas? Mi estas alta (mi altas) 180 centimetrojn. Formu pluajn similajn frazojn (ekz.: Kiom for / varme /-a /aĝa / peza / kostas). Kelkaj utilaj sufiksoj: -ad, -aĵ, -an, -ar, -er n -ad – ripetado aŭ daŭrigo de agado: iri, iradi, irado. n -aĵ – konkreta objekto: nova, novaĵo; paki, pakaĵo; aĵo. n -an – membro, adepto, loĝanto: klubo, klubano; urbo, urbano; Brno, Brnano; la sama ideo, samideano; tendo, tendano; kurso, kursanoj. n -ar – grupo, amasiĝo de objektoj aŭ estaĵoj kreanta amasan nocion: vorto, vortaro; homo, homaro, birdo, birdaro; tendo, tendaro; ŝlosilo, ŝlosilaro, aro. n -er – parto da la tuto: fajro, fajrero; ligno, lignero; pano, panero; mono, monero. n Kombino de sufiksoj: tendo, tendaro, tendarano, tendaranaro. Sufikso -ind -ind – hodný něčeho: n Laŭdinda, kompatinda, vidinda, memorinda. n Vidindaĵo, memorindaĵo. Kanto Mariŝa, la 2-a strofo [:Batas panjo, batas panjo, batas min, ke mi amas, ke mi kisas knabo vin.:] Refreno Preparu por studkontrolo: (Připravte si k zápočtu:) Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj en via loĝloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto.