Dialogo I. – Konversacio restoracie Petro: Bonan matenon, Maria! Mariko: Ho… estas la sesa vespere, Petro. Petro: Hm… ĝuste, mia eraro. Ĉiuokaze, ni envenu la restoracion. … Kelnero I: Bonan vesperon, bonvenon al nia restoracio. Ĉu vi havas rezervadon? Petro: Jes, por la nomo Harris. Kelnero I: Hm… jes, tie ĉi. Tablo por du. Mia kolego gvidos vin al via tablo. | Paŭlo! Bonvolu esti tiel afabla kaj montru al tiu ĉi bona paro ilian tablon. Komprenite? Kelnero II: Jes, certe. | Bonvolu sekvi min. … Kelnero II: Jen via tablo. Mi alportos al vi la menuojn tuj. Petro, Mariko: Dankon. Mariko: Ĉi tio estas belega establaĵo. Petro: Jes, mi neniam vizitis ĉi tiun antaŭe, sed ĝi havas bonegajn recenzojn. Kelnero II: Jen viaj menuoj. Ĉu mi alportu al vi ion por trinki? Mariko: Ni ankoraŭ ne certas. Kelnero II: Kompreneble, mi donos al vi momenton por tralegi ĝin kaj decidi. Petro, Mariko: Dankon. … Mariko: Ĉu vi vidas ion, kion vi ŝatas, Petro? Petro: Hm… Mariko: Ne, ne respondu. Dooooo, mi scias, kion mi mendos. Kaj vi? Petro: Nu, mi ankaŭ. Kelnero II: Bone, ĉu mi rajtas noti vian mendon? Petro: Jes, bonvolu. Donu al mi du #9, grandan #9, #6 kun kroma trempsaŭco, #7, du #45, unu el ili kun fromaĝo, kaj grandan sodon. Mariko: Vi ŝajne ŝercas, ĉu ne? Vi povus nutri tutan vilaĝon per tio. Kelnero II: En ordo… kaj vi? Mariko: Ho, por mi bifstekon, mezkuiritan kun terpomoj kaj tartara saŭco. Kaj glason da ruĝa vino, mi petas. Kelnero II: Perfekte. Se tio estas ĉio, mi iros sciigi la kuiristestron kaj mi tuj revenos kun viaj trinkaĵoj. Mariko: Bone, dankon. | Kio diable estis tio, Petro? Petro: Kio? Mi estas malsata. Interalie, malĝentila. Mariko: Mi estis…?! Tutegale, ni nur atendu la manĝaĵon kaj manĝu. … Kelnero II: Ĉu ĉio estis en ordo? Mariko: Jes, ĝi estis bongusta, dankon. | Bone, ĝuu viajn ceterajn 6 manĝojn. Mi pagos por la miaj. Uhm... kie estas mia monujo? Do, ĉi tie. Jen $30, vi povas reteni la ŝanĝmonon. Adiaŭ, Petro. Petro: Ĝis, Mariko, telefonu min! Mariko: Ne, mi kredas, ke mi ne faros tion. … Petro: Mi opinias, ke ĉi tiu rendevuo bone sukcesis. Kelnero II: Dankon pro manĝado ĉe nia. Jen via fakturo. Tio sumiĝas je $183. Petro: Ho ve! Mi devas iri nun! Mi kredas, ke mi ne malŝaltis la gladilon! Dialogo II. – Konversacio en la librovendejo Mateo: Saluton! Librovendisto: Bonan tagon! … Mateo: Hm... kie ĉi tio povus esti? La libro estas terurfikcio... sed en ĉi tiu librovendejo ne estas horora sekcio. Eble inter trileroj? Nevill, Nevill… kie vi estas, Nevill? Ne, tio estas Noll… Atendu iom, tio havas vere interesan kovrilon. Pri kio temas ĝi? Ne, ne, koncentriĝu! Nevill, Nevill… Librovendisto I: Ĉu mi povas helpi vin, sinjoro? Mateo: Aĥ, mi supozas, ne, esperas, ke jes. Mi serĉas libron de Adamo Nevill. Ĝi nomiĝas "La Rito". Librovendisto I: Tio memorigas min pri io, sed mi ne certas. Lasu min kontroli per la komputilo. (...) Ho jes, kiel mi pensis. La libro estas en la dua etaĝo en la terurfikcia sekcio. Mateo: Estas dua etaĝo? Nun tio havas sencon. Bone, dankon. … Mateo: Pardonu, mi ŝatus ankaŭ aĉeti La Signalon de Maksimo Chattam. Ĝi estas franclingva libro. KieLibrovendisto II: Um, ho, pardonu min, se mi rajtas... ĉu vi hazarde volas aĉetkorbon por ĉiuj tiuj libroj? Ĝi aspektas malkomforte porti ilin ĉi tiel kaj ili devas esti pezaj, ĉu ne? Mateo: Jes, mi petas. Dankon. Librovendisto II: Do, la libro ŝajnas esti ĝuste… ĉi tie. Jen! Mateo: Bonege! Ĉu mi povas pagi ĉe vi? Librovendisto II: Jes, ĉu vi volas sakon? Mateo: Jes, mi petas. Verŝajne du, laŭ la aspekto de tio. Librovendisto II: Bone, du sakojn kaj 17 librojn... hm, al ĉi tiu libreto mankas la prezon. Minuteton, mi petas. (…) Solvita. Ĉu mi donu al vi la tri senpagajn ilustritajn legosignojn, kiujn vi rajtas ricevi pro la aĉeto? Mateo: Absolute, ĉu mi povas elekti, kiujn mi volas? Mojose, mi volas… tiun kun abelo, la verda kaj la ŝtofa. Librovendisto II: Bona elekto. Do, tio sumiĝas 4.873 Kč. Ĉu vi pagos kontante aŭ kreditkarte? Mateo: Kreditkarte, mi petas. Librovendisto II: Kaaaj, jen via fakturo. Mateo: Dankon. Ĝis la revido, havu bonan tagon! Librovendisto II: Kaj vi, ĝis la! … Mateo: Mi ne sciis, ke ili havas duan etaĝon… Mi bezonos iom da tempo por finance resaniĝi de ĉi tio. Anno: Mi konsilus, ke vi unue legu la librojn, kiujn vi jam posedas, Mateo.