Trezorĉaso Vi proksimiĝas al la insulo kun kaŝita trezoro de la nordoriento. La plaĝoj estas ŝtonaj, do vi devas uzi la havenon. Dekstre de vi estas piratoj! Ili havas kanonojn kaj estas deciditegaj prirabi ĉiun ŝipon, kiun ili renkontas. Estus tro danĝere provi veli preter ili. Ni devas tiam ĉirkaŭi la insulon maldekstrume. Velu okcidenten al la fiŝaro kaj poste turnu la ŝipon suden. Daŭrigu laŭ la strando ĝis vi alvenos al la fruktoĝardeno. Ho ne, estas ŝtormo antaŭe! Vi devas resti proksime al la bordo survoje orienten. Antaŭ vi estas insuleto. Vi vidas enorman tentaklon super la suda strando. Ĝi povus esti giganta polpo aŭ kalmaro. Vi devos veli ĉirkaŭ ĝin de la norda flanko. Do vi navigas norden inter la insuleto kaj la insulo, restante proksime al la bordo. Post tio, vi vidas grandan krakenon malrapide elirante la maron malantaŭ la ŝipo. Iru rapide ĉirkaŭ la duoninsulo! La haveno estas antaŭ vi, vi alvenis la insulon! Kio pri la trezoro? Vi ne scias kie ĝi estas. Vi devos demandi iun en la urbo, tial vi iru norden. En la urbo estas viro. Demandu lin pri tio. (Kie estas la trezoro? / Kie ni povas trovi la trezoron?) Li pensas momentete kaj poste respondas: "Demandu mian kuzon Izakon, li loĝas en la vilaĝo kaj diros ĝin al vi. SE vi alportos al li korbon da fungoj." Kaj do vi iru sudokcidenten sed atentu! Estas ursoj ĉe la lago. Vi devas denove iri apud la dokoj kaj poste turni okcidenten. Nun vi estas en la arbaro kaj povas kolekti la fungojn por Izako. Kiam vi havas sufiĉe, vi daŭrigas okcidenten por eviti la ursojn kaj transiri la riveron. Poste vi turnas norden. La vilaĝo estas sufiĉe malgranda kaj vi ne havas problemojn trovi Izakon en la loka taverno. Komence, li rigardas surprizita, sed poste rapide diras al vi, kie vi povas trovi la trezoron. 'Vi devas iri en la kavernon sudokcidente de ĉi tie. Ĝi estas tie.' Do vi iru tien. Sudokcidenten, kial plilongigi ĝin? Vi eniras vastan kavernon ĉe la strando kaj daŭrigas pli profunde. Ĝi daŭras horojn. Ne estas lumo krom viaj telefonoj. Fine, vi vidas lumon ĉe la fino de la kaverno. Vi eliras kaj vidas rokon kun glufiksiita noto sur ĝi. Unu el vi prenas ĝin. Unu frazo estas skribita sur la papero. 'La vera trezoro estas la Esperanto, kiun ni lernis survoje.' Vi iras hejmen seniluziigita.