Dialogo I. – Flugo al Ĉilio (8 homoj) Alfonso: Ĉu vi jam aĉetis la flugbiletojn al Ĉilio, amiko? Danielo: Ankoraŭ ne, restas tempon. Alfonso: Ne restas, Danielo. Ni flugos post du semajnoj. Aĉetu ilin. Nun. Danielo: Bone, bone, pro Dio, mi faros tion. Kie estas mia tekomputilo? (…) Danielo: Alfonso! Mi bezonas vian pasporton… kaj helpon. Ĝi estas malsimplega kaj ĉio. Alfonso: Jen mia pasporto. Kion vi nekomprenas? De flughaveno en Náměšťo sur Oslavo al Santiago. Danielo: Antaŭ ĉio, ne, ni ne povas flugi de ĉi tie, tio estas armea flughaveno. Ni flugos el Prago aŭ Vieno. Due, ni devas transiĝi en alian aviadilon Lisbone. Kaj sur nia vojo tien kaj reen. Alfonso: Hm, tio estas iomete stranga sed en ordo. Nu, ni aĉetu ilin. Danielo: Jes, jes, mi aĉetas. Mi simple ne komprenas la formularon. Alfonso: Kion en la formularo? Name estas nomo, Surname estas familia nomo, Address estas memevidenta, ĉu ne? Vi povas esti pasaĝero numero unu, mi numero du. Danielo: Diktu al mi mian pasportnumeron, mi petas. Alfonso: Estas skribite: kvin, nul, du sesoj, cent kvardek sep, unu trio, naŭdek tri, dek du. Fino. Danielo: Vi povus diri ĝin kiel normala homo, sed bone. Alfonso: Kaj via? … Taksiistino: Bonan matenon, sinjoroj. Kien? Danielo: Santiagen! Taksiistino: Ho, kion vi diris? Alfonso: Bonan, bonan. Flughavenen, mi petas. Taksiistino: Certe, mi metos la bagaĝojn en la kofron. Bonvolu enaŭtiĝi kaj fiksi vian sekurzonon. (…) Taksiistino: Nu, ni alvenis. Tio sumiĝas je €4.75. Alfonso: Jen €5, dankon, retenu la ŝanĝmonon. … Alfonso: Elprenu niajn enirkartojn, ni iru al la sekurkontrolo. Danielo: Atendu, ni ankoraŭ bezonas enregistriĝi. Alfonso: Ĉu vi ne enregistriĝis nin interrete? Kial ne? (…) Laboranto de flughaveno: Bonan matenon, viajn pasportojn, mi petas. Alfonso: Bonan matenon, jen niaj pasportoj. Laboranto de flughaveno: Lasu min kontroli tion… uhm, hm… Ĉio estas en ordo. Ĉu vi havas iujn bagaĝojn, kiujn vi volas meti en kargejon? Alfonso: Ne, nur kajutbagaĝojn. Laboranto de flughaveno: Klare, jen viaj enirkartoj. Bonan vojaĝon! Danielo: Dankon, ankaŭ vi! Ho, tio estas, mi volis diri, uhm… nenion. Ĝis la revido! … Anoncistino: Atentu, vojaĝantoj. Enaviadiliĝo por flugo B427 al Lisbono ĵus komenciĝis ĉe pordego C21. Danielo: Eku, pordegen C21! Alfonso: Damne jes! Santiago, jen ni! … Danielo: Mia sidloko estas 17F, ĉe la fenestro. Alfonso: Mi sidas je 17D, ĉe la pasejo. Estas unu sidloko inter ni. Espereble neniu sidos tie. Piloto: Bonvenon sur la flugo B427 de Prago al Lisbono. Mi nomiĝas Tiago Pinto kaj mi flugos vin tien kune kun mia kopiloto Rikardo Carvalho. Ni baldaŭ iros kurejen. La taksita tempo de alveno estas proksimume 14:35 loka tempo. Ni esperas, ke vi ĝuos flugi kun ni. Danielo: Mojose! Stevardo: Saluton, sinjoro, bonvolu sidiĝi kaj fiksi vian sekurzonon. Ni baldaŭ ekflugos. … Stevardo: Ĉu mi povas proponi al vi ion por trinki aŭ manĝi? Alfonso: Ĉu mi povas havi sandviĉon kun ŝinko kaj karbonatan akvon, mi petas? Danielo, ki- oh, vi dormas. Stevardo: Jen via sandviĉo kaj jen via akvo. Estas €5.87, ĉu vi pagos kontante aŭ kreditkarte? Alfonso: Kontante, jen €6. Dankon. … Alfonso: Hura, ni finfine estas ĉi tie. Sed, ĉu ne estas strange, ke neniu kontrolis niajn pasportojn Lisbone? Danielo: Kurioze, smurfioze. Ĝi estis longa vojaĝo sed ni finfine estas ĉi tie! Alfonso: Longa vojaĝo? Vi tradormis ambaŭ tiuj flugoj, amiko. Danielo: Ĉesu esti tiel negativa, ni estas ĉi tie! Ĝi estas ĉi tie! Sudameriko! Santiago de Ĉilio! Uu! Sekurecanino: Pardonu, saluton, sinjoroj. Mi ne povis ne senintence aŭdi tion, kion vi ĵus diris. Mi pensas, ke mi havas iomete malbonaj novaĵoj por vi. Vi ne estas en Ĉilio, ĉi tio estas Santiago, jes, sed en Kaboverdo. Alfonso: Danielo, vi-!