Ho, mia kor' de L. L. Zamenhof Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'? Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'! Oh, My Heart by L. L. Zamenhof Oh, my heart, don't beat so uneasily, Do not leap from my chest now! I can barely hold myself now, Oh, my heart! Oh, my heart! After a long labor, Will I not win in the critical hour? Enough! ease your beating, Oh, my heart! Kraťoučká báseň od Ludvíka Zamenhofa z roku 1887 obecně brána jako první literární text publikovaný v esperantu. Na internetu často ve zhudebněné verzi, https://www.youtube.com/watch?v=gGz1KWNCsmk. La Espero En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos. Naděje Na svět přišel nový pocit, světem se šíří silný hlas; na křídlech lehkého vánku nechť letí z místa na místo. Netouží po meči zakrváceném, ale po utužování lidské rodiny: světu věčně válčícímu nabízí svatou harmonii. Pod svatým znamením naděje shromažďují se za mír bojovníci, a rychle roste dílo lidí doufajících. Silně stojí zdi tisíciletí mezi lidmi rozdělenými; však překážky vzdorné budou svatou láskou rozbity. Na základě neutrálního jazyka rozumějíce jeden druhému lidé utvoří ve shodě jeden velký kruh rodinný. Naše pilné společenství se prací za mír neunaví, dokud se pěkný sen lidstva pro věčné požehnání nenaplní. Naděje taktéž od L. Zamenhofa z roku 1890 dnes slouží jako neoficiální hymna esperantistů, zhudebněna např. https://www.youtube.com/watch?v=d97KYGY0_NY. La lasta kiso de E. Privat Vi kien flugas, papilio, tremante kaj rapide? Jam mortis rozo kaj lilio, kaj venas frost’ perfide. Flugiloj viaj kvazaŭ lampo briletas en nebulo: vi kion serĉas tra la kampo, perdita somerulo? Dezertaj estas la ĝardenoj, tra kiuj vagis l’ amo via. Skeletoj ŝajnas la verbenoj sub laŭbo senfolia. Vi kial flugas en malvarmo tra flora la tombejo? Sur ĉiu loko pluva larmo nun restas en herbejo. Silentas ĉiuj en la nestoj kaj svenis bonodoroj; plu ne batalos vi kun vespoj pri la floretaj koroj. Jen restas nur en kampo vasta velkinta krizantemo, sur kiu kiso via lasta mortigos vin en tremo. A Last Kiss by E. Privat Where are you flitting, butterfly, trembling and quickly? The rose and the lily have already died, and the frost comes treacherously. Your wings, as though a lamp, glimmer in the fog. Whom do you seek throughout the field, lost one from the summer? The gardens are deserted, through which your love would roam. The verbenas seem like skeletons under an oak without leaves. Why do you fly in the cold through the flower-filled graveyard? On every place a rainy tear now lies upon the grass. All are silent in the nests, and the fragrances have fainted; you will now longer fight with evening over the hearts of the blossoms. See—all that remain in the vast field are wilted chrysanthemums, on which your last kiss will kill you, shuddering. Báseň Edmonda Privata, švýcarského historika a esperantisty, z roku 1912. Opět lze najít i zhudebněno s mírně pozměněným textem https://www.youtube.com/watch?v=nfeYWey-ius. Z méně „seriózního“ soudku je potom následující báseň Clarence Bicknella z roku 1904. Muŝofiŝobirdoratokatohundo de Klarenco Bicknell Mi foje havis muŝon; Tre bona kaj tre saĝa Ĝi estis, kvankam juna, Nur unutagoaĝa. Okazis ke en akvon Ĝi falis, je l’flugado, Kaj mia ora fiŝo Ĝin kaptis por manĝado. Kaj tiam la naturo De mia fiŝ’ ŝanĝiĝis; La muŝon englutinte, Ĝi muŝofiŝo iĝis. Post tio mia birdo, Belega sed manĝema, La muŝofiŝon manĝis Sen penso kompatema. Kaj mia kara birdo Post tia buŝotuŝo, Ne estis simpla birdo, Sed birdofiŝomuŝo. La birdofiŝomuŝo Flugilojn siajn batis, Kaj tiam mia rato Ekvidis, kaj malsatis. La gusto de l’flugiloj Tre plaĉis al palato; Kaj mia rato iĝis Muŝfiŝobirdorato. Ho ve! ekzempl’ malbona! La kato, al oranĝo Simile, tiam pensis Pri gusta vespermanĝo. La raton tuj li kaptis, Kaj mi, de tiu dato, Deviĝis lin eknomi Muŝfiŝbirdratokato. Sed baldaŭ li mortiĝis, Ĉar mia hundo brava Ekdiris, post pripenso, "La kato estis prava." Kaj tial, unu tagon, Li, per dentega vundo, Mortigis lin, kaj restis MUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO. Jak jsme si ukazovali na začátku semestru, do esperanta bylo také mnoho děl přeloženo. Níže příklady upravených Ezopových bajek (eo. Ezopa saĝo) z ruky významného maďarského esperantisty Kálmána Kalocsaye z roku 1956. La lupo kaj la ŝafido Riveron saman lupo kaj ŝafido sub la pelo de soif‘ aliris, kaj la lup‘ pli supre staris, pli malsupre la ŝafid‘. La lupo ataki kaŭzon serĉis kun avid‘: „He, kial mian akvon miksas vi kun ŝlim‘?“ „Kiel mi povus? — diris tiu kun ega tim‘ — De vi ja venas al mi la rivera flu‘.“ Tro forta vero! Necesis kaŭzon serĉi plu. „Vi antaŭ duonjaro ĉikanis akre min!“ „Ne naskis tiam min ankoraŭ la patrin‘!“ „Diablon! Via patro ĉikanis do sen dub‘!“ Kaj, senkulpulon, kaptis, manĝis ĝin la lup‘. Flugemo "Ho flugi, flugi! Kiel rave ja estus flugi flugilhave!" Tiel suspiris rampe-glita testudo en sopirflagro. Aŭdinte tion, per subita ekpren' ĝin levis aglo en la aeron supernuben, tie ĝin lasis fali suben. Okazis, ve, frakaso al membroj, al kiraso. Kaj la testudo ĝemis laste: "Ho, kial tiu do fantaste deziras flugi en aero, kiu nur pene rampas sur la tero!"